LA KIALO DE LA VIVO


TRADUKITA EL LA FRANCA LINGVO

PARIS

PRESEJO DE LA PRESA ESPERANTISTA SOCIETO

1907



ANTAŬPAROLO DE LA TRANSSKRIBANTO

Ĉiuj ŝanĝoj de la transskribanto estas registritaj per piednotoj.([TR1], [TR2], ktp.)




La Kialo de la Vivo

En tiu ĉi jarcento de pozitivismo senlima, la religiotia, kia ĝi estas al ni testamentita de niaj prapatroj, plu ne taŭgaspor niaj deziroj.

La homo instruita, la pensulo, sentas la vanecon de ladogmoj, kaj li konstatas kun timego la profundegaĵon fositan de laeltrovoj de la scienco, profundegaĵo kiu lin forigas por ĉiam de lasanktaj tekstoj, se li amas iom la veron. La homo simpla, tiu kiupenadas, tiu kiu suferadas, pli kaj pli ribelas kontraŭ la neegalecojsocialaj, kaj li sin deturnas de religio, kiu donas al li nurmalprecizajn esperojn, necertajn konsolaĵojn, kaj precipe estontajnpunojn kaj eternajn elpagojn.

La homo instruita kaj la homo simpla ne forĵetas el siakoro la ideon pri Dio, sed ili alie imagas tiun Dion. Ili konsideraslin kiel patro, Dio bona, kaj ne kiel Dio forta kaj ĵaluza, kiu punasĝis la kvinan generacion... Tiel, ne povante akordigi sian koron kunsana religio, sen dogmoj kaj ridindaj antaŭjuĝoj, religio, kiun ilipovus krei kaj vastigi en si mem, ili sin lasas forporti de la fluo,kaj vivadas kun pli aŭ malpli da maldolĉeco kaj rezignacio.

Nenia problemo estas pli interesa ol tiu de la «Kialode la vivo», kaj la religio, anstataŭ sin limigi laŭ la mallarĝeco desiaj dogmoj, kaj la malklareco de la simboloj, havus belan kaj noblanrolon por ludi, lumigante al la homamasoj pri tiu demando, tielkonfuzanta.

Kion la religio ne faras, tion la filozofio devas fari.

Homo povas vivi sen religio, sed li ne estus homo, seli ne havus en si mem fondon naturan de filozofio. Ĉe la unuj, tiufilozofio estas embria, ĉe la aliaj, ĝi estas pli vastigita, sed ĉeĉiuj, ĝi estas kapabla progresi. La filozofio de ĉiu estas la elradiiĝode sia konscienco, kaj la homa konscienco nepre devas evolucii.

Kial ni ne serĉus inter la multaj filozofioj, kiujnnaskis la kleraj cerboj[TR1] de la tempo kiam lamondo estas mondo, tiujn, kiuj sin apogante sur la ezoterismo malkaŝitade la antikvaj religioj, serĉas pli ol aliaj funde eldifini la kialonde la vivo, stimuli racionalmaniere nian konsciencon subpremitan de lasuferoj, plifirmigi per nevenkebla logiko nian kredon al Dio justa kajbona, klarigi metode la estintecon, la estantecon, kaj la estontecon,elmontrante la diajn leĝojn, kiuj regas la tutan universon.

La teozofio subtenas plej speciale siajn certigojn (kajne siajn dogmojn, ĉar ĝi ne havas dogmojn) per la principoj konataj dela kleruloj de la antikvaj religioj, principoj kiujn oni tiam deviskaŝi por iaj mortemuloj, en la antikvaj tempoj, kiam oni uzis lareligion kvazaŭ levilon por instigi kaj regi la homamasojn.

La naturo pruvas al ni, ke ĉio en la universo estasmetode reguligita, ke ekzistas leĝoj neŝanĝeblaj, kiujn nur superegainteligento povis krei. Se ni esploras la astran mondon, ni estasmirigitaj, vidante la harmonion, kiu superregas la milojn da planedajsistemoj, ruligantaj siajn grandegajn globojn en la senlimo. Tiujsunoj, tiuj steloj, tiuj planedoj, naskiĝas, brilas, estingiĝas,mortas, por sin reformi, denove brili kaj estingiĝi tra la sekvo de lajarcentoj, el kiuj ĉiu dekalkulas apenaŭ unu sekundon de l' eterneco.

Se ni ekzamenas nian terglobon kaj la tutan potencon devivo,

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!