ESPERANTO
KOLEKTO de la REVUO
Aleksander Svjentoĥovski
ASPAZIO
TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ
EL POLA LINGVO TRADUKIS
Dro LEONO ZAMENHOF
PARIS
LIBRAIRIE HACHETTE et Cie
79, Boulevard Saint-Germain, 79
1908
Tous droits réservés.
(En la domo de Periklo)
SOFOKLO, PROTAGORO, poste FIDIO.
SOFOKLO (scivole)
Kion li diris?
PROTAGORO
Li nur siblis, krakis, ronkis, eligis plej diversajn sonojn kvazaŭli havus la gorĝon ŝtopitan per spongo. Oni devas eltranĉi al libuŝon en alia loko, ĉar per tiu ĉi buŝo li jam neniam ekparolos.
SOFOKLO
Ĉu vi lin demandis?
PROTAGORO
Kompreneble, sed li alkuris tiel spireganta, ke liaj pulmoj sibliskvazaŭ truhavaj blovsakoj; la sangiĝintaj okuloj staris en lavizaĝo senmove kvazaŭ rubenoj sur ŝildo kaj la lipoj estis nigrajde varmego. Li eltiris nur la leteron de Periklo kaj donis ĝin alAnaksagoro, kiu tuj fermis sin kun Fidio en la najbara ĉambro, kieili ĝis nun interkonsiliĝas, aŭ pli certe — silentas, enbatintekvar kubutojn en la tablon kaj premante per kvar manplatoj lakrevantajn kapojn. Kelkfoje mi jam provis ion eltiri de la sklavo: liĉiam ekleviĝis, rigardis min malsaĝe kaj spiregis.
SOFOKLO
Sed kion vi pensas laŭ lia mieno — ĉu li alportis bonajn sciigojn?
PROTAGORO
Ha! kredu al mi, Sofoklo, ke mi volonte dividus kun vi eĉ gutetonda sciigo, se mi ĝin estus elpreminta el li. Mi ripetas, ke li eĉunu vorton ne ekparolis kaj lia mieno esprimis tiom, kiom la vido deŝaŭmanta ĉevalo: oni povas diveni, ke li rapide kuris, sed ne —kion li alportis.
SOFOKLO
Kvazaŭ serpentoj ĉirkaŭvolvas kaj mordas mian koron malbonajantaŭsentoj. — Bataloj en genta familio estas ĉiam kvazaŭinterbataloj de du manoj. Se mi estus ĉiopova dio, mi ŝtonigus permalbeno tiujn kontraŭ si levitajn fratmortigajn manojn, por ke iliservu al la posteuloj kiel videbla averto.
PROTAGORO
Sed ĉar vi estas nur poeto, vi povas puni kulpulojn nur pertragedio, se, kompreneble, la fratoj Spartanoj, venkinte nin apudTanagro, ne antaŭvenos tiun ĉi severan venĝon, destininte al vialiro esti ŝovelilo por elverŝado de akvo el boatoj.
SOFOKLO
Tio ne tuŝas min, kiun ĉiu burdo povas senpune ekmordi kaj despli sofisto malatenti. Sed ĉu efektive estus por vi amuza, se laSpartanoj disbatus nian armeon kaj ekposedus Atenojn?
PROTAGORO
Tute ne, ĉar ili estas sovaĝuloj, kiuj ne sentas respekton porfilozofoj kaj al kiuj ŝajnas, ke homaj ripoj nur por tio estaskunkreskintaj kaj apartigitaj per membranoj, ke ili havu la lokon,por enpuŝi siajn glavojn en fremdajn brustojn.
SOFOKLO (frapetante en la flankan pordon)
Ĉu oni povas eniri? (Post momento) Se Atenaj testudoj volontemanĝataj de la Spartanoj scias pri la batalo apud Tanagro, ilisentas sendube la saman timon kiel vi. En tiel juna aĝo tiom daegoismo — hontu Protagoro!
PROTAGORO
Sed pro kio? La tuta homa raso konsistas el egoistoj sinceraj,hipokritaj aŭ naivaj. Tiuj ĉi lastaj, kiam iu ludas al ili melodionsaltigan kaj poste malgajan, ne pensas, ke iliaj oreloj aŭdas sonojnde d