Dua Libro
de l' Lingvo Internacia




de Ludoviko Lazaro Zamenhof



1888











ANTAŬPAROLO.


~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~


Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko,mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikonpor la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. Lamultaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda partoestas subskribita "senkondiĉe", la leteroj kunkuraĝigoj aŭ konsiloj—ĉio tio ĉi montrasal mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne trompis. Labona genio de l' homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al lalaboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tielmaldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, virojkaj virinoj—rapidas porti ilian ŝtonon por la granda,grava kaj utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco del' popoloj, vivu eterne!

En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l'tempo de unu jaro al la juĝo de l' tuta mondo; kian pasus lajaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitajĉiuj pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiujefektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kajpost tio ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenajvortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, ĉar tian la lingvo jamestus trairinta la juĝon de l' tuta mondo, kaj ĉiujplej gravaj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en ĝi,ĉar en verko de unu homo,—estus jam pli aŭmalpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la daŭrode tuta jaro. Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mikomencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petojrapidigi l' aferon. Respondi je ĉiu letero aparte estas pormi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiujdemandoj kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi pormultaj demandantoj. Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiuprezentos daŭrigon de l' unua libro, kiun mi eldonis. Sedse mi volus la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, enunu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dumtiu libro estos preta kaj eldonita,—tiom pli, ke konstanteal mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kunla respondoj—per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en ladaŭro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj deĉirkaŭ du monatoj de unu kajero ĝis la venonta. Entiuj ĉi kajeroj ĉiuj demandoj estos responditaj;je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta kajero, kaj la"Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita.

Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de l'kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraŭ l' intenco, kiun miesprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne plifrue ol estos finita la juĝo de l' publiko je l' lingvoproponita de mi,—de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mikiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia,ke la publiko povu koniĝi tiun ĉi lingvonĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi ĝin. Lanombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povasjam aŭdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l'lingvo internacia", skribitan jam en tiu ĉi lingvo, midonos al la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj laeblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l'libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en lalibro estos ankaŭ pecoj sistemaj, por l

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!