La Biblio
tradukita en
ESPERANTO.
El la Originalo
tradukis
E. NEUMARK.
NÜRNBERG.
Presejo de W. Tümmel.
1893.
Tiu ĉi libreto estas malgranda, tamen ĝi estas konata al ĉiunaciisto, ĉar ĝi estas parteto de l’Biblio, kiu ĝis hodiaŭ estastradukita en du cent lingvoj; kaj tial mi esperas, ke ĉiu homo minbone komprenos, ĉar en okazo de ia dubo li facile povos kompari miantradukon kun sia nacia. La kara leganto tamen sciu, ke preskaŭ neestas trovataj du tradukoj, kiuj ĉie precize konsentu. Ĉe mialaboro mi tenis, ekster la hebrea originalo, la tradukoj rusan,germanan, araban kaj persan; kaj praktike mi v[neklaraĵo] ke ĉiude ili havas diversan formon; tial, ne sciante, kiun [neklaraĵo] iliakurate sekvi, mi elektis sekvi la originalon, trovante, ke en nialingvo ni povas komprenigi la penson de alinaciisto pli precize, olen iu alia lingvo. Mi tradukis konservante kiom eble la vortojn del’originalo, kaj tamen mi juĝas, ke la libro per tio ne perdis laklarecon por la leganto, kaj kie mi trovis tian okazon, mi aldoniskelkajn vortojn enŝlosante ilin en krampoj.
Kiu iam provis traduki antikvan libron en lingvo niatempa, scias lamalfacilecon de tia laboro, kiu neniel povas resti nekritikebla; semi skribus la tradukon libere (t. e. konservante la rakonton, ne lavortojn), kredeble ĝi estus pli klara kaj bonstila, sed tiam ĝijam ne prezentus ĉiujn nuancojn de l’originalo precize, kaj multajpensoj per tio perdus.
Kiam mi vidos, ke mia laboro plaĉis al niaj amikoj kaj ili estoskontentaj je ĝi, tiam mi ankaŭ eldonos la tradukon de «Esther» ella Biblio.
Mi esperas, ke niaj diligentaj amikoj min sekvos, kaj pli frue aŭpli malfrue ni havos en nia lingvo la tradukon de l’tuta Biblio, kiualportos al nia lingvo honoron, progresadon kaj utilegon.
Grodno, Rusujo, en Novembro 1892.
E. Neumark.
Tradukante el lingvo hebrea, mi ne povis skribadi la nomojn personajnkaj geografiajn tiel, kiel oni kutimis skribadi en lingvoj eŭropaj,ĉar nia lingvo, kiu estas kreita por esti internacia, devasprezenti ĉion kiom eble pli precize, ol aliaj lingvoj, kaj tial ĉel’skribado de nomoj, kiuj havas sonojn ne havantajn literojn en niaalfabeto, ne povinte skribi ilin precize, mi almenaŭ faris signojn,per kiuj la filologo aŭ la orienta naciisto ilin ekkonu kaj povuilin diferencigi de l’sonoj proksimaj al ili. Kaj jen estas laformoj, en kiuj mi skribis en tia okazo, kaj tiujn ĉi samajn formojnmi proponas al niaj amikoj, estontaj en tia situacio
| Anstataŭ la hebrea: | araba, turka, kaj persa: | mi skribis kaj konsilas: | ||
|---|---|---|---|---|
| ח | = | ح | ĥh | |
| „ | = | ظ | zh | |
| (vokalo) | ע | = | ع | à, è, ì, ò, ù |
| גֿ | = | غ | gh | |
| „ | = | ض | dd (perse zz) | |
| ק | = | ق | kh | |
| תּ | = | ت | th | |
| תֿ | = | ث | sh | |
| „ | = | ص | ss | |
kaj ĉar la suprediritaj kvar lingvoj ne havas sonojn fremdajn alnia alfabeto pli ol tiuj naŭ, pri kiuj mi jam parolis, mi pensas,ke tiel ni povas signi ĉiujn orientajn sonojn.
La tradukinto.
La Libro Ruth.