INTERNACIA
MONDLITERATURO
Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO
J. W. v. GOETHE
Eposo idilia
El la germana originalo tradukis
Benno Küster
2a, korektita eldono
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
Depost la jaro 1790 Goethe travivis periodon, dum kiu ĉesis liakapableco kaj ankaŭ lia emo, krei kiel verkisto de dramoj. Li okupissin nun—precipe sub la influo de sia nova amiko Schiller—pri laeposa poezio. Krome li nun havis personajn interrilatojn kun Joh. H.Voß, la tradukinto de Homer-o, kaj mem studis la Homer-an poezion.
En ĉi tiu „eposa periodo“ (1796-97) naskiĝis la Germana eposo„Hermann und Dorothea“, la unua pli granda poeziaĵo, kiu estassignifa por la amikeco de Goethe kaj Schiller. Ĝi estas poeziaproduktaĵo, nepre specife Germana, en antikva formo, pri kiu ĉiujkonsentas, ke ĝi estas unu el la plej eminentaj verkoj ne nur deGoethe kaj de la Germana literaturo, sed de la tuta mondliteraturo.
Schiller esprimis sian opinion pri ĉi tiu poemo (la 20an de aŭgusto1797) per jenaj vortoj: „mi nun denove legis la poemon kun la ĉiamnova, nemalfortigebla impreso kaj kun nova kortuŝeco; ĝi estasnepre perfekta en sia speco, ĝi estas, kvankam pasia-patosa, tamenalloga en la plej alta grado, resume, ĝi estas bela, kion ajn onivolas esprimi per ĉi tiu vorto“.
Ĉu la anoj de negermanaj popoloj legos ĝin same impresataj? Certejam ankaŭ multaj Germanoj ne havos la tutan ĉarmplenan impreson dela poemo, se ili ne konas kaj sentas la ĉarmon de la Homer-a poezio.Kaj ĉiu, kiu volas havi la plenan ĝuon de Hermano kaj Doroteonature devas legi la poemon en la lingvo de la Germana originalo.Tamen traduko en Esperanto pli multe ol tradukoj en aliaj lingvoj,kiuj ne kapablas imiti la formon de la heksametra verso, donos laeblecon, iomete senti la ĉarmojn de la Germana eposo. Pro tio miforigis ĉiujn dubojn kaj metis ĉi tiun verkon—„nepre perfektan(laŭ Schiller) en sia speco“—en la unuan lokon de la nova„Mondliteraturo“, eldonota laŭ la plano de la eldonejo F. Hirt kajfilo.
La traduko de Hermano kaj Doroteo unuafoje aperis en la jaro 1911,verkita de nia Germana samideano Benno Küster, kiun subtenis dum lapresigo la redaktoroj Mangelsdorf kaj Hoen. Mangelsdorf aldonis„postparolon“, el kiu mi nur citas jenajn vortojn: „B. Küster certemem pruviĝis poeto, esperantigante tiun verkon.“ Mi konsentas ĉitiun juĝon kaj dankeme rememoras la ĉefajn datojn el la vivo deBenno Küster. — Li naskiĝis la 9an de julio 1861 en Wildeshausen(Oldenburg) kaj mortis kiel kalkulkonsilanto post longa malsanola 24an de oktobro 1916 en Breslaŭ. Li fariĝis Esperantisto jamdum sia antaŭa restado en Görlitz, kie li, en malgranda rondo,tre diligente studis nian lingvon kaj per korespondado amikeinterrilatiĝis precipe kun Anglaj kaj Rusaj samideanoj. Li estiskunlaboranto de la „Revuo“ kaj de la „Vagabondo“. Dum sia partoprenoal la Dresden-a internacia kongreso li interkonatiĝis kun D-roZamenhof, kiu kuraĝigis lin, eldoni la tradukon de Hermano