trenarzh-CNnlitjarufaeo

H. J. Bulthuis

ANO DE LA LINGVA KOMITATO

Idoj de Orfeo

Originala romano

Rekomendita de
Esperantista Literatura Asocio

Den Haag (Nederlando) 1923

Propra eldono de la aŭtoro
Daguerrestraat n-o 84

Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.

Copyright 1923 by H. J. Bulthuis, Den Haag.

Enkondukaj paroloj.

Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko poresti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥojdevis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kieleble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kungranda peno, ĉar la malmolaj pizoj tre doloris liajn piedojn. Laalia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ „pizoj“ tute neekzistus. Post longa pilgrimado, alveninte al sia celo, ili povisdemeti la ŝuojn kaj elĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estismarŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetis el siajŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. Ho, dirisla ĝoja monaĥo, mi devis, kiel vi, pilgrimi sur „pizoj“, sed mikuiris ilin antaŭ ol meti en la ŝuojn. Per tio ili fariĝis molajkaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko.

Kara leganto, pesimismo kaj kredo al fatalismo malagrabligas lavivon, tial imitu dum via „pilgrimado“ la ĝojan monaĥon. Se miaromano povus instigi vin al tio, mi estas kontenta, ĉar tiam mi neverkis sen celo kaj sen frukto.

La verkinto.

Unua Parto
La Insulano

Unua Ĉapitro.

Pripensoj sur ŝtuparo — Mia Insulo kaj ĝia sola domo — Miajgepatroj — Robinsono Kruso — Miaj kvarpiedaj amikoj — VilhelmoTell — La desegna talento de mia patrino — Kiel mi pasigis miajntagojn — La ofico de mia patro.

Mi staris sur la ŝtuparo, kiu atingis de la subtegmenta planko ĝisla kvadrata aperturo en la plata tegmento de nia domo. Mi apogisla bruston kontraŭ la ŝtupoj, kaj rigardis rekte antaŭ mi enla maron, sin etendanta tiel malproksimen, ke la malmultaj ŝipojsur la horizonto similis malgrandajn makuletojn, kiuj iom post iomplietiĝis, ĝis fine ili tute malaperis. Mi miris kien iris tiujŝipoj. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ili falus en senfundan abismon surpor mi nevideblan lokon sub nia Insulo, ĉar post la horizonto mi javidis plu nenion. Mia patro jam multfoje al mi diris, ke tiuj ŝipojiras al Anglujo, Svedujo, Norvegujo, Danujo, Rusujo, Germanujo,Islando aŭ Ameriko (mi lernis tiujn nomojn kiel vilaĝa lernantolernas la nomojn de planedoj kaj astroj, tute ne formante al mi ianprecizan ideon pri ĉiuj tiuj landoj kaj cetere). Mi tamen neeblepovis imagi, kiel en tiu abismo povas esti insuloj aŭ landoj.

Unu el la ŝipetoj trenis post si longan nigran strion, kiu kelkfojeserpentsimile moviĝis en la aero. Ĝi estis vaporboato. Ŝajnisal mi strange, ke tia boato povas ŝipiri sen veloj. Mia patro unufojon klopodis klarigi al mi, ke tiaj ŝipoj tute ne bezonas venton,sed nur bolantan akvon por sin movi antaŭen. Liaj klarigoj tamenmalbone kontentigis min, ĉar la kaldrono sur nia forno ankaŭellasis strion de vaporo, sed spite tion la kaldrono, same kiel laforno, restis sur la sama loko.

Ĉiuj ŝipoj kaj ankaŭ la vaporboato malaperis, sed anstataŭeekaperis aliaj. Estis al mi nesolvebl

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!