trenarzh-CNnlitjarufaeo

Inaŭgura parolado de Barack Obama

20-a de januaro, 2009

Kunlabore tradukis diversaj volontuloj

Miaj kuncivitanoj, mi staras antaŭ vi hodiaŭ, humiligita pro latasko antaŭ ni, dankema pro la fido donita de vi, konscia pri laoferoj de niaj antaŭuloj.

Mi dankas al Prezidento Bush pro lia servo al nia lando, [aplaŭdo]kaj pro la donacemo kaj kunlaboremo, kion li montris dum ĉi tiutransdono.

Kvardek kvar Usonanoj jam ĵuris kiel prezidanto. La vortoj estisparolitaj kaj dum leviĝantaj tajdoj de prospero, kaj dum latrankvilaj akvoj de paco. Tamen de tempo al tempo oni diras la ĵuroninter kuniĝantaj nuboj kaj furiozaj tempestoj. Dum tiaj momentoj,Usono persistis—ne nur pro lerteco aŭ vizio de altranguloj, sed ĉarni la usonpopolo{1} restis fidelaj al la idealoj de niaj antaŭuloj,kaj lojalaj al niaj fundamentaj dokumentoj.

Tiel estis; tiel devos esti kun ĉi tiu generacio de usonanoj.

Ni bone komprenas, ke ni estas en la mezo de krizo. Nia naciomilitas kontraŭ vasta reto de perforto kaj malamo. Nia ekonomiosevere malfortiĝis, rezulto de avaro kaj malrespondeco de iuj, sedankaŭ pro nia kolektiva malsukceso fari malfacilajn elektojn, kajprepari la nacion por nova epoko. Hejmoj perdiĝis, laborpostenojmalaperis, negocoj fermiĝis. Nia sanitara servo tro kostas, niajlernejoj malhelpas tro multajn—kaj ĉiu tago plue montras, ke niajmanieroj uzi energion fortigas niajn malamikojn kaj endanĝerigasnian planedon.

Jen la indikoj de krizo, laŭ datumoj kaj statistikoj. Malplimezurebla, sed ne malpli profunda, estas la perdado de memfido trania lando; obstina timo, ke la velkado de Usono estas neevitebla, kela sekva generacio devas malaltigi siajn celojn.

Hodiaŭ mi diras al vi, ke la defioj estas realaj. Ili estas seriozajkaj multaj. Ili ne estos superitaj facile aŭ dum mallonga tempo,tamen sciu ĉi tion, Usono: Ili estos superitaj! [aplaŭda paŭzo]

Ĉi-tage, ni kuniĝas ĉar ni elektis esperon super timo, unuecon decelo super konflikto kaj malakordo. Ĉi-tage, ni venas por deklarifinon de la etanimaj plendoj kaj falsaj promesoj, la kontraŭriproĉoj,kaj eluzitaj dogmoj kiuj dum tro longe strangolis niajn politikojn.Ni restas juna nacio. Sed laŭ la bibliaj vortoj,{2} venas la tempo porforigi infanaĵojn.

Venas la tempo por reaserti nian daŭran spiriton, elekti pli bonanhistorion, antaŭenigi tiun karegan donacon, tiun noblan ideontransdonitan de generacio al generacio, la promeson donitan de Dioke ĉiuj estas egalaj, ĉiuj estas liberaj, kaj ĉiuj meritasŝancon preni sian plenan mezuron de feliĉo.

[pli longa aplaŭda paŭzo]

Reasertante la grandecon de nia nacio, ni komprenas ke grandeconeniam estu supozata. Oni devas gajni ĝin per faroj. Nia vojaĝoneniam konsistis el facilaj vojoj aŭ kontento kun malpli. Ĝi neestis la vojo por la malkuraĝaj, por tiuj preferantaj ripozon pliol laboron, aŭ avarantaj sole la plezurojn de riĉoj kaj famo. Male,estis la riskantoj, la agantoj, la farantoj de aĵoj—iuj famaj,sed pli ofte viroj kaj virinoj obskuraj en sia laboro—kiujsuprenportis nin laŭ la longa malfacila vojo al prosperon kajliberon.

Por ni, ili pakis siajn malmultajn posedaĵojn kaj vojaĝistrans oceanoj serĉante novan vivon. Por ni, ili laboregis enŝvitlaborejoj, koloniis la Okcidenton, eltenis la baton de la vipo,kaj plugis la malmolan teron. Por ni, ili batalis kaj mortis enlokoj kiel Concord kaj Gettysburg, Normandy kaj Khe Sanh.{3}

Ree kaj ree, tiuj viroj kaj virinoj baraktis kaj oferis kaj laborisĝis iliaj manoj perdis la haŭton, por ke ni havu pli bonan vivon.Ili konsideris Usonon pli granda ol la sumo de niaj individuajam

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!