F. OMELKA:

Aventuroj de Antonio

[Illustraĵo: Florologo.]

1937

ELDONEJO DE MALKARAJ LIBROJ, BRNO II.

Ĉeĥoslovakujo.

Presis A. Pražák, Jablonné n. O.

Tiun ĉi verketon mi dediĉas al
DOLFA BARTOŠÍK,
mia instruisto de esperanto.

F. Omelka.

5

FORVETURO.

La tuta familio akompanis Antonion al la stacidomo. Ĉiuj silentis.La patrino sensukcese klopodis kaŝi abundajn larmojn. Eĉ liaj dupli aĝaj fratinoj, kiuj ĉiam nur ridis kaj kantis, iris apudeserioze, kvazaŭ ili akompanus lin en la militon, kie ĉe ĉiupaŝo atendas la morto.

Nur Antonio iris fiere, plenigita de ĝojo kaj feliĉo. Kaj kial line estus feliĉa, se hodiaŭ komencas plenumiĝi lia malnova revo!Li veturos en la mondon! Ne en Brno-n aŭ Prago-n, sed en veranfremdlandon, en Afrikon! Kiom bele estas, ke la sorto efektivigaslian plej ardan revon!

Lia tuta ĝisnuna vivo traflugis liajn pensojn dum tiuj mallongajmomentoj antaŭ la forveturo de la vagonaro. Kiam li eksopirisvojaĝi? Ho, li bone memoras tiun belan vesperon, kiam li prenis enla manon la vojaĝpriskribon el Meza Azio! Li jam ne plu scias, kielĝi estis surskribita. Sed ĝis nun li sentas tiun emocion, kiuekkaptis lin, kiam li legis pri danĝera ekspedicio en la Himalajon,la plej altan montaron de la mondo. Eĉ nun li vidas antaŭ la okulojla tirbestojn, terenfalantajn pro laciĝo, kaj homojn pereantajn profrosto kaj nekutima klimato. Ankoraŭ nun li admiras la 6 energiankomandanton de la ekspedicio, kiu iris antaŭen malgraŭ malhelpoj,decidinte riski la vivon por atingi sian celon. Kiom bela, danĝerakaj heroa estis tio! Kaj Antonio rememoras, kiel li tiam ĉesis legikaj duonlaŭte li ekflustris: "Tia komandanto mi volus esti!"

La patro ekaŭdis tion.

"Kio vi volus esti?"

"Tia komandanto de ekspedicio, vojaĝanto, pri kia mi ĵus legis."

"Pri tio vi, fileto, ne pensu! Vi havas antaŭ vi aliajn aferojn,"mallonge diris la patro kaj li daŭrigis sian laboron.

Jes, li havis antaŭ si aliajn aferojn. Li vizitis la unuan klason dela burĝa lernejo. Li devis studi historion, geografion, matematikon,naturhistorion ktp. Multe da lernado. Sed liaj pensoj revenadis al labela libro. Li baldaŭ prunteprenis alian vojaĝpriskribon, ne malplibelan. Kaj poste li legis la librojn de la plej famaj vojaĝantoj,Hedin, Vráz kaj aliaj—kaj la sopiro al la fremdaj landoj kreskiskiel lavango. Li povis legi tutan posttagmezon kaj vesperon—ofte lienlitiĝis nur meznokte. Kiomfoje la patrino devis lin forpeli en laliton—super la libro li maldormus eĉ tutan nokton.

Kaj malrapide el lia sopiro fariĝis firma decido: li fariĝosvojaĝanto! Kaj ĉar kiel vojaĝanto li devos koni multajn fremdajnlingvojn, li komencis studi germanan lingvon tiel fervore,ke li baldaŭ 7 atingis la unuan rangon en la klaso. Krom tio listudis francan lingvon. Lia instruisto estis juna homo, kiu treofte entuziasme parolis pri nova internacia lingvo, esperanto.Antonio aĉetis ankaŭ esperantan lernolibron—kaj kiam li forlasisla burĝan lernejon, li jam tiom konis ĉi tiujn lingvojn, ke li ilinjam sufiĉe bone parolis.

Sed, se li opiniis, ke estos tiel facile fariĝi vojaĝanto, lieraris. Kiam li komunikis al la patro siajn planojn, ĉi tiu ekridis.

"Kion vi pensas, knabeto—vojaĝanto! Ĉu vi pensas, ke estas facilefariĝi vojaĝanto? Kiu volas veturadi en fremdajn landojn, bezonasmonon, multe da mono! Vi ne povas eĉ imagi, kiom da mono kostastia ekspedicio! Kaj vi bone scias, ke ni ne havas superfl

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!