INTERNACIA
MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj Literaturoj

[Illustraĵo kun devizo: Ni fosu nian sulkon]

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO

G. P. STAMATOV

NUNTEMPAJ
RAKONTOJ

El la bulgara originalo tradukis
kun permeso de l’aŭtoro

Ivan H. Krestanoff

Rekomendita de E. L. A.

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG

PRESEJO GÜNTHER, KIRSTEIN & WENDLER EN LEIPZIG

Enhavo.

Paĝo
1.Vilao apud la maro 7
2.En la tombejo 14
3.La estinteco 20
4.Pri unu anguleto de l’animo42
5.Du talentoj 61

Noto pri l’aŭtoro.

G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgarajverkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plejbonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj,estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kajrakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraŭpli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn.

Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivokonsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundiĝas en laanimojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kaptiiun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, ĝin aperigi,moki kaj ĝin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalicarido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj depsikologiaj studoj, ol bildoj de l’vivo. Stamatov ne verkas subla premo de poeta instinkto. Li verkas pri antaŭe trovitaj kajpripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certanpenson, argumenti certan temon.

Liaj rakontoj estas kvazaŭ spegulo por multaj kaj mi esperas,ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaŭ ĉela esperantistaro.

I. H. K.

7

Vilao apud la maro.

"L’amour est maître des choses"
"Le veau d’or est toujours debout".

La suno subiradis, kiam ili eniris en la ĝardenon.

—Karulo, diru al mi, ĉu estas io pli forta, pli bela ol la amo?Ne estas, ĉu ne? Ĉio alia estas bagatela, senvalora! ...

—Estas, karulineto mia ... estas ...

—Kaj kio ĝi estas?

—Vi estas Linjo ... vi ... vi estas pli forta kaj pli belaol la amo mem ...

Feliĉa, ŝi kaŝis sian kapeton sur lia brusto.

—Estas ankoraŭ io pli forta ol la amo—mallaŭte paroletis li enŝian orelon.

—Kio? ...

—La mono.

—Aleĉjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi ...

Li per kiso surdigis ŝian proteston.

—Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min.

—Kaj kiam, Aleĉjo, ni forveturos en vian vilaon?

—Nian vilaon!

—Nian vilaon—ripetis ŝi—Kiam?

—Se vi volas—morgaŭ.

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!