INTERNACIA
MONDLITERATURO
Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO
El la rusa originalo tradukis
Alexandra Mexin
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
TABELO DE ENHAVO
Paĝo | |
---|---|
Antaŭparolo kun biografio de Ivan S. Turgenev | 7 |
Mumu | 13 |
Beĵin-Herbejo | 50 |
Poemetoj en prozo Hundo — Sfinkso — Egoisto — Lazurregno — Festo en laĉielo — Haltu! — Morgaŭ! Morgaŭ! — Rozo — Nimfoj. | 77 |
KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV
La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon,konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajnverkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiurusa poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de siapopolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon alIvan Turgenev; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke liestas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomislin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis laarta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kajliteratura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernankulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plejbone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto,ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facilekompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en lafremdecan regnon de la rusa animo.
La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per lamizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusapopolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiusubigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servutarajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj. Larusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kieleble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion,kio povus — rekte aŭ malrekte — akceli la forigon de la servuto.Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris laliberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭla indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kieskonscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ilisuferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ detiu epoko.
Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kajnerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de laservutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortajestis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj — kvankam hontante prila malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kielde bestoj — tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe agi kontraŭ tiuprofunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj — noblaj kajbravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegonkaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je l