FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 2
ALEKSIS KIVI
(NUMMISUUTARIT)
KOMEDIO EN KVIN AKTOJ
PERMESITE TRADUKIS
HILMA HALL
ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA
HELSINGFORSO, FINNLANDO
PERSONOJ:
Loko de agado: TAVASTLANDO. (Gubernio en Finnlando.)
PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S., HELSINGFORSO 1919.
(Ĉambro de Tobio: en la fundo pordo kaj fenestro, dekstre tablo,maldekstre flanka pordo kaj pli antaŭe je sama flanko benko kaj surĝi la iloj de botisto. JANJO sidas apud la tablo trikante ŝtrumpon,ESKO ĉe la benko kudrante.)
ESKO. Janjo! Ĉu ne ordonis mia patrino, ekirante vilaĝon, ke mi porla vojaĝo, nome mia edziĝvojaĝo, vestiĝu kaj estu en fianĉakostumo kiam ŝi revenos?
JANJO. Kaj ordonis vin preni el la subtegmenta ĉambro la frakon devia patro, ĉapelon, ruĝan veŝton kaj pantaloneton.
ESKO (flanken metas sian laboraĵon). Diablo! Mi devas rapidi, ĉarpaŝon mi faros, al kiu oni ne ridu. (Foriras tra la pordo en lafundo.)
JANJO. Antaŭ ol mi li edziĝos kaj pro tio rajtos heredi la kvincenttalerojn, kiel ordonas la testamento, kaj mi ilin perdos. Sed milojda taleroj nenion valoras kompare je mia Krisĉjo, se ni nur fojeapartenos unu al la alia; kaj nun mi kredas ke tiu mia espero baldaŭplenumiĝos. (Krisĉjo envenas). Krisĉjo! Kiel vi kuraĝas veni tienĉi!
KRISĈJO. Ĉu ne la virinaĉo forestas?
JANJO. Jes, ŝi ekiris al la preĝejvilaĝo.
KRISĈJO. Kaj Tobio mem ŝajnas sarki sian terpomkampon, 4 sed kietroviĝas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko?
JANJO. Silentu! En la subtegmenta ĉambro li estas sin vestanta porfianĉiĝo.
KRISĈJO. Ĉu por fianĉiĝo?
JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edziĝofesto kune kun MiĉjoVilkastus.
KRISĈJO. La afero do efektiviĝos?
JANJO. Certe. Ili rapidas, ĉar vi la botiston asignis al la juĝejopor ricevi edziĝpermeson.
KRISĈJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaŭ ol lifariĝas plenaĝa.
JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien ĉi por ke liskribu la permesateston de lia patro.
KRISĈJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilinrabas de ni, malgraŭ tio ke vi estas pliaĝa ol li. Mil diabloj! Lamallarĝkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton?»Tiu, kiu unue edziĝos aŭ edziniĝos», ĝi difinas. Ĉu tiu estasprudenta kondiĉo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio nedoni ĉion al unu aŭ partigi la sumon inter ambaŭ, tiam ni nunevitus la korŝirantan ĉagrenon. La perdo min ne malĝojigas, sed lamalagrablaĵo!—Alimaniere certe fariĝus, se la severa sorto neestus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam jemorto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenula botiston!
JANJO. Marto estas pli riproĉinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiuregas kaj konsilas tie ĉi. La botisto, la filoj kaj mi devas ŝinobei. Ŝi ĉiam malafable agis ...