(LILLE EYOLF)
(1894)
Dramo en tri aktoj
Tradukis
Odd Tangerud
Eldono 1997
Jec Scandinavia a/s
Postboks 28, N -3401 Lier
Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-91707-58-8
ETA EYOLF
ROLOJ:
(La okazaĵoj trovas lokon en la bieno de Allmers ĉe la fjordo,kelkajn mejlojn de la urbo.)
(Bela, riĉe ekipita ĝardena ĉambro. Multaj mebloj, floroj,plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vastaelvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaŭflankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iompli malantaŭa. Antaŭe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kajkovriloj. Seĝoj kaj malgranda tablo ĉe la sofoangulo. Antaŭemaldekstre estas pli granda tablo kun apogseĝoj ĉirkaŭe. Sur latablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.)
(Sinjorino Rita Allmers staras apud la tablo, kun la dorsodekstren, elprenante el la kofreto. Ŝi estas bela, iom granda,ŝvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en helamatenrobo.)
(Iom poste fraŭlino Asta Allmers envenas tra la pordo dekstre,vestita en helbruna somerkostumo kun ĉapelo, jako kaj sunŝirmilo.Sub la brako ŝi havas sufiĉe grandan, ŝlositan tekon. Ŝi estassvelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj.25 jara.)
ASTA
(enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita.
RITA
(turnas la kapon kaj kapsignas al ŝi) Jen, — ĉu estas vi, Asta!Ĉu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni?
ASTA
(metas la vestaĵojn sur seĝon apud la pordo) Jes, mi havis eĉ nemomentan kvieton. Ŝajnis al mi, ke mi nepre devis iri ĉi tien kajvidi etan Eyolf hodiaŭ. Kaj ankaŭ vin. (metas la tekon sur latablon ĉe la sofo) Kaj mi veturis per la vaporŝipo.
RITA
(ridetas al ŝi) Kaj surborde vi eble renkontis iun aŭ alian bonanamikon? Tiel hazarde, mi pensas.
ASTA
(trankvile) Ne, mi tute ne renkontis iun konatulon. (rigardas en lakofreton) Sed, Rita, — kio do tio estas?
RITA
(daŭre elpakas) La valizo de Alfred. Ĉu vi ne rekonas ĝin?
ASTA
(ĝoja, proksimiĝas) Ĉu! Alfred revenis hejmen?
RITA
Jes, imagu, — li venis tute neatendite per la nokta trajno.
ASTA
Ho, do estis tio, kion mi sentis! Estis tio, kio tiris min ĉitien! — Kaj li nenion skribis antaŭe? Eĉ ne poŝtkarton?
RITA
Eĉ ne unu vorton.
ASTA
Eĉ ne telegrafis?
RITA
Jes, horon antaŭ ol li venis. Tute mallonge kaj malvarme. (ridas)Ĉu ne kutimas al li, Asta?
ASTA
Jes ja. Ĉion li faras tiel senemocie.
RITA
Sed des pli ĝuinde estis, kiam mi havis lin reen.
ASTA
Jes, mi ja komprenas.
RITA
Eĉ dek kvar tagojn antaŭ ol mi atendis lin!
ASTA
Kaj li fartas bone? Ne deprimata?
RITA
(fermas la kofreton kaj ridetas al ŝi) Li aspektis kvazaŭtransf