trenarzh-CNnlitjarufaeo

EDGAR ALLAN POE

La Puto kaj la Pendolo

Rakonto el la Hispana Inkvizicio

Esperantigita de

Alex. PRIDE (Esperantisto 8223)

Esperanto logo: Per Esperanto. Por Esperanto.

PARIS

PRESA ESPERANTISTA SOCIETA

35. RUE LACÉPÈDE, 33

1907



ANTAŬPAROLO DE LA TRANSSKRIBANTO

Ĉiuj ŝanĝoj de la transskribanto estas registritaj per piednotoj. ([TR1], [TR2], ktp.)




ANTAŬPAROLO

Jam de longe la amerikaj verkistoj estas konataj proilia lerta verkado de mallongaj rakontoj. Malmultaj el ili, tamen,sukcesis en tiu fako de la literaturo tiel bone kiel Edgar Allan Poe(1809-1849). Pro la stato de malriĉeco kaj mizero en kiu li vivis, ĉiujliaj verketoj ne estas egale lertaj, sed ĉirkaŭ dudek el ili estaspreskaŭ perfektaj, kaj unu el tiuj ĉi mi tradukis la jenan. La bonaĵojdevenas de la verkisto; la malbonaĵoj devenas de la tradukinto.

LA PUTO KAJ LA PENDOLO

De Edgar Allan Poe.

Mi estis malsana, malsana ĝis morto, pro tiu longaagonio, kaj kiam fine oni malligis min kaj permesis al mi sidiĝi, misentis ke konscieco estis tuj forlasonta min. La juĝo, la timitakondamno al morto, estis la lasta vorto kiu klare venis en mian orelon.Post tio, la sonado de la inkvizitoraj voĉoj ŝajnis fariĝi nedifinitazumo. Ĝi pensigis min pri turnado, eble pro ĝia simileco en miafantazio al la zumado de muelilorado. Tio daŭris nur mallongan tempon,kaj baldaŭ mi aŭdis nenion plu. Tamen kelkatempe mi vidis; sed kun kiaterura trograndigo! Mi vidis la lipojn de la nigrevestitaj juĝantoj.Ili ŝajnis al mi blankaj, — pli blankaj ol la papero sur kiun miskribas tiujn ĉi vortojn — kaj maldikaj ĝis groteskeco, maldikegaj prola grandeco de ilia esprimo de severeco, de nemovebla decideco, demalestimo por homa turmentego. Mi vidis ke la juĝo de tiu, kiu por miestis la Sorto, ankoraŭ elfluis el tiuj lipoj. Mi vidis ilin formantajnla silabojn de mia nomo, kaj mi tremis ĉar nenia sono venis al mi. Mividis ankaŭ, dum malmultaj momentoj de delira teruro, la preskaŭnevideblan svingadon de la nigraj drapoj kiuj kovris la murojn de laĉambro. Kaj tiam mia rigardo falis sur la ses altajn kandelojn sur latablo. Unue ili surhavis mienon de bonfarado, kaj ŝajnis blankajmalgrasaj anĝeloj kiuj savus min; sed tiam subite naŭzo envenis miananimon kaj ĉiu fibro en mia korpo vibris kvazaŭ mi estis tuŝinta lafadenon de elektro-produktilo, dum la anĝeloj fariĝis sensignifajfantomoj havantaj kapojn el flamo, kaj mi vidis ke de ili mi ricevusnenian helpon. Tiam venis en mian animon, simile al riĉa muzika noto,penso pri la dolĉa ripozeco en la tombo. La penso venis malrapide, kajŝajnis longtempe antaŭ ol ĝi alvenis al ĝia plena graveco, sed ĵus kiammia animo fine komencis plene senti kaj kompreni ĝin, la figuroj de lajuĝantoj malaperis magie el mia vido, la altaj kandeloj foriĝis; iliajflamoj estingiĝis tute, la nigreco de mallumeco kovris ĉion, kaj ĉiujmiaj sentoj ŝajnis englutataj en terura rapidega malsuprenirado kvazaŭde animo en la Inferon. Tiam silento kaj senbrueco kaj nokto kovris launiverson.

Mi estis sveninta; sed ankoraŭ mi ne diras ke mia tutakonscieco estis perdita. Tion de ĝi kio restis mi ne penos difini, aŭeĉ priskribi, sed ĉio ne estis perdita. En la plej profunda dormo — ne!En deliro — ne! En sveno — ne! En morto — ne! Eĉ en la tombo, ĉio neestas perdita. Alie ne estas senmorteco por la homaro. Vekiĝante ella plej p

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!